L'espéranto en pratique. Claude Gacond, Suisse. Vous pratiquez l'espéranto ou bien vous désirez apprendre cette langue internationale: alors, Claude Gacond est à votre service. -- Esperanto praktike. Claude Gacond, Svislando. Vi studas aŭ instruas esperanton: do Claude Gacond pretas vin helpi.

www.esperanto-gacond.ch Esperanto Didaktiko - Gaconda Metodo

Gaconda Metodo
Claude Gacond

Claude Gacond laboranta hejme (oktobro 2005)
Claude Gacond laboranta hejme (oktobro 2005)
Sub la protekta nomo Gaconda Metodo, ekde mia instruista emeritiĝo en 1994, mi dediĉas parton de miaj fortoj al la publikigo de didaktika materialo, kiun mi iom post iom ellaboris dum mia duonjarcenta kariero dediĉita al la gvidado de esperanto-kursoj elementaj kaj progresigaj al infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. Nun mi metas tiun instruilaron je la dispono de la instruantoj, kiuj reale sentas la bezonon perfektigi sin didaktike. Temas do pri kursmaterialo kaj instru-afiŝoj ĉiam akompanataj de metodikaj uz-konsideroj kaj de ekzercoj.

La reprodukto de tiu ĉi materialo estas permesata je la strikta kondiĉo, ke ĝia fonto Gaconda Metodo estu klare indikita, kaj ke okaze de ĉia reprodukto ĉu libra, ĉu broŝura kaj ĉu revua, almenaŭ po unu ekzemplero de ĉiu koncerna eldonaĵo estu sendita al CDELI, Biblioteko de la Urbo, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, kiu oficas kiel jura sidejo kaj arkivejo de la Gaconda Metodo.

Instruado neniam improviziĝu, se ĝi volas sukcesi, kontraŭe al tio, kio tro ofte okazas en nia diletanta esperantujo. Por esti fruktodona, ĉiu kurso estu atentege antaŭplanita. Tial mi konsilas la uzontojn de mia instruilaro al efektiva asimilo de miaj metodikaj konsiloj, antaŭ ol ekstartigi kurson kaj utiligi la instru-afiŝojn.

Jen la vico de la rubrikoj, kiujn mi metas je la dispono de la kolegoj kaj studantoj:

Instruilaro estas rubriko, en kiu esploreblas la menciita instrumaterialo kun metodikaj klarigoj.

Rendevuoj aperigas miajn konversaciojn pri didaktikaj temoj kun mia kolego Henri Dognac kaj kun aliaj babilemuloj.

Antologio didaktika proponas instru-kajerojn pri la historio kaj literaturo de esperanto, kiuj utilas por progresigaj kursoj.

Konsilado didaktika helpas la esperanto-instruantojn, kiuj en sia plimulto estas aŭtodidaktoj, cele al enprofundiĝo en metodikaj kaj pedagogiaj konsideroj.

Responde al demandoj aperigos mesaĝojn de konsultantoj kaj uzantoj de la materialo proponita. Al demandoj mi provos kolektive respondi. Kreiĝu interkolega konversacio. Kaj koncerne al la Gaconda Metodo mem estu klare dirite, ke ĝi neniel disvolviĝis kritike al aliaj instru-metodoj, sed nur kiel aldona helpo al ĉiuj eblaj provoj iom fruktodone instruadi esperanton.

Kolege via Claude Gacond.

Tiu ĉi paĝo disponeblas en versio printebla (PDF 133 ko): elŝuti