www.Esperanto-Gacond.ch

www.esperanto-gacond.ch Verkaro - Radioprelegoj


Verkaro de Claude Gacond
Radioprelegoj en la jaro 1986


Esperanto kiel traduka pontlingvo (ripeto)

Svisa Radio Internacia, 1986.07.03 & 05

Cl.- Parolas gesinjoroj Claude kaj Andrée Gacond nome de Svisa Radio Internacia.

La entrepreno BSO : Buroo por Sistemevoluigo [Buro voor Systeemontwikkeling], kies sidejo troviĝas en Utrecht, Nederlando, laborigas ekde kelkaj jaroj lingvistojn bone sciantajn esperanton kun la preciza celo konstrui tradukantan komputsistemon, kiu uzas iom modifitan esperanton kiel interlingvon. Tiu komputsisteno devus kapabli traduki el iu ajn lingvo de la Eŭropa Komunumo al iu ajn el ili tra la perado de la pontlinvo esperanto. Ĵus alveninta informilo redaktita en marto 1986 alportas tre interesajn sciigojn pri la nuna stato de la esplorlaboro.

A.- Se tiuj esploroj montriĝos pozitivaj kaj ebligos uzi esperanton iom transformitan kiel pontlingvon por la aŭtomata tradukado, tio tutcerte havos vole nevole influon sur la evoluon mem de la zamenhofa lingvo. Tial ni opinias, ke la esperantistoj ne povas ne interesiĝi pri la disvolviĝo de tiu prilingva aktiveco. Pro tio ni dediĉos kelkajn elsendojn al la prezento de la projekto laŭ la ĵus ricevitaj informoj. Ni resumas tiun 25-paĝan raporton, kiun interesatoj povas senpage ricevi, se ili skribas al la firmao BSO en Utrecht. Ni volonte donos la koncernan adreson al la geaŭdantoj, kiuj ĝin petos al ni skribante al Svisa Radio Internacia, Berno.

Cl.- La projekto DLT, kiu signifas Distribuita Lingv-Tradukado, estas vigle subvenciata de la nederlanda Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj. DLT havas nun dekon da konstantaj kunlaborantoj, lingvistojn kaj informadikistojn.

A.- Ĝia celo estas, mi citas: "konstrui komputan sistemon, kiu tradukos informajn tekstojn (do ne beletrajn tekstojn), el unu homa lingvo tra interlingvo en alian homan lingvon." (Fino de la citaĵo.) Kontraŭe al aro da konkurencaj projektoj DLT elektis por la rolo de interlingvo homan lingvon kaj ne iun artefaritan simbolstrukturon. Tiu interlingvo estas nia esperanto. Necesis iomete adapti ĝin al tiu nova rolo. Pro tio la entrepreno DLT distingas inter esperanto kaj la adaptita esperanto, kiu ricevis la nomon Internacia Lingvo aŭ IL.

Cl.- Post tiuj enkondukaj klarigoj, ni legos al vi erojn el la menciita raporto :

A.- "Jam nun en la industriaj landoj kreskas retoj por komunikado per komputiloj. Tiuj retoj nomiĝas teletekstaj, videotekstaj, ekrantekstaj k. s. Oni povas per ili sendi tekstojn kun informoj, cirkuleroj, leteroj ktp. aŭ al difinita ricevonto aŭ al ĉiu abonanto de la reto, kiu deziras ĝin legi. En tre skiza maniero esperimite, DLT estos sistemo kiu komplementos ĉi tiajn retojn per la ebleco legi tekston en alia lingvo ol tiu, en kiu la sendinto entajpis ĝin.

Cl.- La traduksistemo DLT estis skizita kun tiu ĝenerala ideo de komputilkomunikaj retoj, kiuj ja esence multe similas al la tradiciaj teleksaj kaj telegrafaj retoj. La ĝenerala ideo de DLT estas, ke la tradukproceso okazu dise en du lokoj (pro tio la nomo distribuita, nome en unu komputilo ĉe la sendanto kaj en alia ĉe la ricevanto. Oni imagas malgrandajn, surtablajn komputilojn kaj do ne grandan centran tradukgiganton. Dum la sendado de unu loko al la alia la teksto aperu en formo kiu estu kiel eble plej
-plutradukebla,
-kompakta,
-legebla.

A.- En la nuna fazo de la projekto ni laboras nur pri unu lingvoparo. Ni celas traduki de la angla al la franca. Sed tio nur estas la unua paŝo. DLT estas konceptita kiel multlingva sistemo. Ĉiu teksto devas principe esti tradukebla al ĉiu lingvo, kiu estas en la sistemo. Oni do devas bone pripensi, en kiu formo sendi la tekston, ĉu en la origina lingvo, ĉu en la interlingvo, ĉu en la cela lingvo. Se oni sendas en la origina lingvo, la komputilo de la ricevanto devas esti ekipita por traduki el ĉiuj eblaj originaj lingvoj de la sistemo en tiun celan lingvon, kiun la kliento elektis. Se oni sendas en la cela lingvo, la efiko estas eĉ pli malŝpara : Oni devas traduki tuj ĉe la sendanto en ĉiujn lingvojn de la sistemo kaj pagi sendadon por ĉiu el ili, sendepende de la demando ĉu iam iu legos la tekston en ĝuste tiu aŭ tiu alia cela lingvo. Do oni sendu en la interlingvo. Se oni faras tiel, oni bezonas traduki ĉe la sendanto nur en unu lingvon, sendi nur en unu lingvo, kaj traduki ĉe la ricevanto nur el unu lingvo. La interlingvo tiel estas la pivoto de la tuta sistemo.

Cl.- Alia esenca principo de DLT estas, ke ĝi ne celas esti tutaŭtomata. Oni nuntempe en faka medio ĝenerale samopinias pri tio, ke tutaŭtomata tradukado ne eblas. En DLT do, samkiel en kelkaj aliaj sistemoj, oni antaŭvidas duonaŭtomatan funkciadon. Oni uzos la scion de la homo, kiu laboras per la sistemo, nome de tiu persono, kiu entajpas la tekston. Dum la entajpado ekde la unua vorto okazos tradukado al la IL (do internacia lingvo). Kiam en tio aperos io, kio ne estas aŭtomate solvebla, sur la ekrano de la komputilo aperos demando kun alternativaj respondoj, el kiuj la homo elektu unu. Tiu demando estos en la sama lingvo, kiel la entajpata teksto, tiel ke do la helpanto de la sistemo ne bezonos mem scipovi fremdan lingvon, sed ja devas kompreni la tekston. La demandoj estos tiaj, ke oni ne bezonas havi fakajn sciojn pri gramatiko aŭ lingvistiko por respondi.

A.- La interlingvo de DLT estas esperanto. Estas do ĝia tasko esti kiel eble plej plutradukebla, kompakta kaj legebla. Legebla esperanto estas per tio, ke ĝi estas homa lingvo, dum la interstrukturoj, prieksperimentataj en aliaj komputaj tradukprojektoj, ofte estas malfacile malĉifreblaj simbolĉenoj kun parentezoj, ciferoj kaj mallongigoj. Kompakta esperanto estas jam pro tio, ke ĝi estas lingvo. Informoj esprimitaj per nelingvaj simbolsistemoj kutime estas multoble pli longaj ol tekstoj en normala lingvo. Esperanto cetere estas aparte kompakta ankaŭ en certa teĥnika senco. Por la efektiva sendado oni devas transformi lingvan tekston en kodon. Pro la aglutineco de esperanto eblas kodigi esperantan tekston ne politere, sed pomorfeme, kio estas multe pli konciza."

Cl.- Vi aŭdis elsendon de Svisa Radio Internacia. Claude kaj Andrée Gacond raportis pri la provo uzi esperanton kiel pont-lingvon en aŭtomata tradukado. Ni daŭrigos tiun ĉi prezenton la venontan semajnon. Ĝis reaŭdo !

Vi povas

ĉi tiun paĝon, aŭ elŝuti ĝian version pdf-an


← Reveno al la tabelo de la elsendaj jaroj
Iro al la sekva elsenda jaro →