www.Esperanto-Gacond.ch

www.esperanto-gacond.ch Claude GACOND - Biografio

Claude Gacond
Biografio
Claude sesmonata kaj lia patrino Gabrielle Gacond (1908-1999) La familio Gacond ekskursanta sur la glachero Rosenlaui. De maldekstre dekstren: La patro Robert (1903-1965), la patrino Gabrielle (1908-1999), Denis (1943), Claude, François (1936), Jacques (1932) Claude kun liceaj gekamaradoj Geedzigho: 17-an de majo 1958 Claude kaj Andrée che la akvofalo Saut-du-Doubs Claude Gacond che CDELI

Claude Gacond, sviso franclingva, naskita la 20-an de augusto 1931 en Neuchâtel. Li frekventis la lernejojn en tiu chi svisa urbo: elementa lernejo (1938-1945), duagrada lernejo (1945-1947). Li forlasis Neuchâtel dum unu jaro por studi la germanan lingvon en la privata lernejo 'Ecole d'Humanité' de Paulus Geheeb en Goldern (1947-1948). Tie, dank'al tiu pedagogo kaj al la instruisto de matematiko Gerard Cool, li ricevis unuajn informojn pri esperanto. Reveninte en Neuchâtel li daurigis la liceajn studojn en pripedagogia sekcio (1948-1951), frekventis kursojn de biologio kaj etnografio en la universitato de Neuchâtel (1951-1952), antau ol eniri la porinstruistan lernejon (Ecole normale) (1952-1954).

Estas dum siaj pedagogiaj studoj, ke en 1952 li autodidakte eklernis esperanton kun sia studkamaradino Andrée Giroud (naskita la 25-an de julio 1933 en La Chaux-de-Fonds), kun kiu li edzighis 17-an de majo 1958. Jam ekde 1953 Claude Gacond aktivis kiel sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando (EJS), la junulara sekcio de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj tre baldau (1955) ankau kiel sekretario de Esperanto-Edukistaro de Svislando (EES), la svisa sekcio de ILEI kaj kiel komitatano de SES. Ekde 1955 dum 21 jaroj li organizis en Adelboden skirestadojn en la novjara periodo kaj ekde la sama jaro preskau ciumonate semajnfinajn kursojn por EJS kaj EES. En tiuj chi renkontighoj li ellaboris efikan audvidan esperanto-instruadon, kiu estas la bazo de la didaktika materialo, kiun li verkadas ekde sia emeritigo en 1994.

Lia pedagogia kariero disvolvighis lau du etapoj. Unue Claude Gacond instruis en la vilagho La Sagne (1954-1969) kaj lia pedagogia tezo estis dedichita al la interlerneja korespondado per esperanto kaj al eksperimenta esperanto-kurso. Li fakighis didaktike kiel kursprogramisto kaj didaktikisto por subkapablaj infanoj. Lian klason elektis la porinstruista lernejo kiel staghejon. Dum sia instruado Claude Gacond havis 8-foje la okazon eksperimenti esperanto-instruadon, la lastan en la urbo La Chaux-de-Fonds.

En 1962 li transprenis la funkcion de esperanto-prelegisto che Svisa Radio Internacia, kiel posteulo de Edmond Privat (1889-1962) kaj kun sia edzino, kiu dialogis kun li, li plenumis tiun laboron dum 30 jaroj ghis 1992. En 1967 definitive fondighis la planlingva fako 'Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale' = CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds, kiun li ekkreis ekde 1954. Kaj en 1968 li kunfondis la esperanto-studejon Kultura Centro Esperantista = KCE. Shparinte sufichan monrezervon, de 1969 ghis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por povi plentempe dedichi siajn fortojn al la starigo de ambau institucioj CDELI kaj KCE.

En 1974 komencighis la dua etapo de lia pedagogia kariero. Li ricevis duontempan instruistan funkcion en La Chaux-de-Fonds iniciante duopan klasgvidadon en la elementa instruado. En 1991 li emeritighis el sia nesalajrita funkcio de direktoro de KCE, kaj aldone al sia duontempa instruista funkcio li estis elektita por intensive instrui la francan lingvon kaj matematikon al fremdlingvaj lernantoj 16-26-jaraghaj en la supera metilernejo 'Centre professionnel du Jura Neuchâtelois'.

Ekde sia emeritigho en 1994 el siaj du instruistaj funkcioj Claude Gacond daurigas sian poresperantan aktivecon favore al CDELI kaj favore al la verkado de Didaktikaj konsiloj al instruantoj kaj studantoj de esperanto. La pretigon de la necesa instru-materialo li efektivigas sub la metodika nomo gaconda metodo. Parton el sia tempo li ankau dedichas al la redaktado de artikoloj. Rilate al la instruado ni menciu lian serion Didaktikaj rendevuoj aperinta en la revuo Literatura Foiro. Lau invito li gvidas seminariojn por instruantoj kaj studantoj de esperanto, tio chi tre regule en la esperanto-centro Kvinpetalo en Bouresse (Francio) ekde 1994. Favore al Svisa Esperanto-Societo, kiun li prezidis (1987-1993) kaj kies honora membro li farigis en 2003, ekde 1997 li plenumas la funkcion de redaktoro de ghia revuo Svisa Esperanto-Societo informas.  

Internacie, krom sia honora membreco che ILEI (1999), che Internacia Esperanto-Instituto en Hago (2000) kaj che UEA (2001), kies dumviva membro li estis, Claude Gacond estas ankau ano de SAT. Pere de CDELI li estas en kontakto kun multaj verkistoj kaj esplorantoj pri planlingvistiko.

Koncerne al lia kunlaboro kun ILEI certe menciindas lia helpado al d-ro István Szerdahelyi, kiun li regule gastigis chiujn somerojn ekde 1968 gis lia morto, por ke li povu trastudi la interlingvan dokumentaron de CDELI favore al sia instruado en la budapesta Teknika Universitato Eötvös Lorand, gvidi kursojn che KCE kaj kundiskuti la ellaboron de esperanto-didaktiko emancipighinta el grek-latina orientigho. Kun István Szerdahelyi kaj poste kun Stefan MacGill Claude GACOND iniciatis la refunkciigon de la UEA/ILEI esperanto-ekzamenoj kaj organizis en KCE ties unuajn sesiojn.

Politike Claude GACOND aktivas kadre de la social-demokrata partio. Dum dudeko da jaroj li estis elektita kiel ano de la decida konsilantaro en la komunumo La Sagne (Conseil général) kaj dum kvar jaroj kiel deputito en la Parlamento de la Stato Neuchâtel (Grand Conseil).

Kulture Claude GACOND aktivas en pluraj societoj: Société neuchâteloise de géographie, kies komitatano li estis dum pluraj jaroj, Société neuchâteloise des sciences naturelles, Sociétés neuchâteloises d'histoire et d'archéologie kaj Club 44 en La Chaux-de-Fonds. Tiuj liaj aktivecoj certe kondukis al utilaj kontaktoj favore al liaj esperanto-aktivecoj kadre de KCE kaj CDELI.