www.Esperanto-Gacond.ch

www.esperanto-gacond.ch Claude GACOND - Biografio

Claude Gacond

Alklaku la fotojn por vidi ilin pli grandaj
Claude kaj Andrée Gacond, en ilia ĝardeno en junio 2003, kun ilia amiko Stefano Keller, la kreanto de tiu ĉi retejo.
Claude kaj Andrée Gacond, en ilia ĝardeno en junio 2003, kun ilia amiko Stefano Keller, la kreanto de tiu ĉi retejo.


Claude sesmonata sur la genuoj de la patrino Gabrielle Gacond

Claude(-Henri) Gacond, sviso franclingva, naskita la 20-an de aŭgusto 1931 en Neuchâtel. Li frekventis la lernejojn en tiu ĉi svisa urbo: elementa lernejo (1938-1945), duagrada lernejo (1945-1947). Li forlasis Neuchâtel dum unu jaro por studi la germanan lingvon en la privata lernejo Ecole d'Humanité (Homarana Lernejo) de Paulus Geheeb en Goldern en Berna Oberlando (1947-1948). Tie, dank'al tiu pedagogo kaj al la instruisto de matematiko Gerard Cool, ambaŭ esperantistoj, li ricevis unuajn pozitivajn informojn pri esperanto. Tiun lingvon li poste reaŭdis en la laborrestadejoj de Civila Servo Internacia (SCI), kie li deĵoris dum siaj ferioj ekde la komenco de la liceaj studoj (1948-1951, kiujn li efektivigis en Neŭŝatelo en pedagogia sekcio. Post unujara frekventado de la Neŭŝatela Universitato (1951-1952, li eniris la porinstruistan lernejon (Ecole normale) (1952-1954).


Claude 18-monata apud la lulilo de la frateto Jacques-André naskita je la 19-a de novembro 1932.

Kiel militrifuzanto lia opozicio al la armea servo estis objektive prijuĝata pro la graveco de lia help-servado jam alportita kadre de SCI, des pli, ke li fariĝis membro de ĝia svisa komitato. Unue devigita deĵori kadre de sanitara armea servo, Claude Gacond baldaŭ estis eliminita el la armeo kaj devigita al pagado de porarmea imposto, kiun li rifuzis efektivigi, tial li havis la okazon pledi ĉe la tribunalo favore al la kreo de civila servo.


Unuaj paŝoj vintre 1932.

Estas dum siaj pedagogiaj studoj, ke en 1952 li aŭtodidakte eklernis esperanton kun sia studkamaradino Andrée(-Esther) Giroud (naskita la 25-an de julio 1933 en La Chaux-de-Fonds), kiun li edzinigis la 17-an de majo 1958. Jam ekde 1953 Claude Gacond aktivis kiel sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando (EJS), la junulara sekcio de Svisa Esperanto-Societo (SES), kies centra komitatano li fariĝis, kaj tre baldaŭ (1955) ankaŭ kiel sekretario de Esperanto-Edukistaro de Svislando (EES), la svisa sekcio de ILEI.

Printempe 1939, fine de la unua lerneja jaro. La instruistino Blanche Lüscher estas lia onklino. Konsekvenco: ĉiuj lernantoj nomas ŝin "onklino Blanche"!

Ekde 1955 dum 21 jaroj li organizis en Adelboden internacian junularan skirestadon en la novjara periodo kaj ekde la sama jaro preskaŭ ĉiumonate semajnfinajn kursojn por EJS kaj EES. En tiuj ĉi renkontoj li ellaboris efikan aŭdvidan esperanto-instruadon, kiu estas la bazo de la didaktika materialo, kiun li verkadas ekde sia emeritiĝo en 1994.


La eta indiano.

Lia pedagogia kariero disvolviĝis laŭ du etapoj. Unue Claude Gacond instruis en la vilaĝo La Sagne (1954-1969) kaj lia pedagogia tezo estis dediĉita al la interlerneja korespondado per esperanto kaj al eksperimenta esperanto-kurso. Li fakiĝis didaktike kiel kursprogramisto kaj didaktikisto por subkapablaj infanoj. Lian klason elektis la porinstruista lernejo kiel staĝejon. Dum sia instruado Claude Gacond havis 8-foje la okazon eksperimenti esperanto-instruadon, la lastan en la urbo La Chaux-de-Fonds.

En 1962 li transprenis la funkcion de esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia, kiel posteulo de Edmond Privat (1889-1962) kaj kun sia edzino, kiu dialogis kun li, li plenumis tiun elsendan laboron dum 30 jaroj ĝis 1992.

Ripozo dum vinberrikolto.
De maldekstre: Claude, laboristo, la fratoj François kaj Jacques-André, la gepatroj Gabrielle kaj Robert Gacond.
En 1967 definitive statute fondiĝis la planlingva fako 'Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale' = CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds, kiun li ekkreis en 1954 per savo de arĥivaĵoj. Kaj en 1968 li kunfondis la esperanto-studejon Kultura Centro Esperantista = KCE. Ŝparinte sufiĉan monrezervon, de 1969 ĝis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por povi plentempe dediĉi siajn fortojn al la starigo de ambaŭ institucioj CDELI kaj KCE, kaj por verki perkorespondan kurson de esperanto por franclingvanoj.


Claude kun siaj 3 fratoj François, Denis kaj Jacques.
En 1974 komenciĝis la dua etapo de lia pedagogia kariero en La Chaux-de-Fonds, urbo kie troviĝas CDELI kaj KCE. La aŭtoritatoj, kiuj subtenis lian agadon favore al esperanto, oferis al li duontempan instruistan funkcion. Kaj lia edzino Andrée Gacond estis dungita de la Muzik-lernejo kiel profesorino de bekfluto. En 1991 Claude Gacond emeritiĝis el sia nesalajrita funkcio de direktoro de KCE, kaj aldone al sia duontempa instruista funkcio li estis elektita por intensive instrui la francan lingvon al fremdlingvaj lernantoj 16-26-jaraĝaj en la supera metilernejo Centre professionnel du Jura Neuchâtelois (Profesia Centro de Neuŝatela Ĵuraso).

Ekde sia emeritiĝo en 1994, el siaj du instruistaj funkcioj, Claude Gacond daŭrigas sian poresperantan aktivecon kadre de CDELI kiel nesalajrita arĥivisto. Kaj li daŭrigas la verkadon de Didaktikaj konsiloj al instruantoj kaj studantoj de esperanto. La pretigon de la necesa instru-materialo li efektivigas sub la metodika nomo gaconda metodo. Parton el sia tempo li ankaŭ dediĉas al la redaktado de artikoloj. Rilate al la instruado ni menciu lian serion Didaktikaj rendevuoj aperinta en la revuo Literatura Foiro. Laŭ invito li gvidas seminariojn por instruantoj kaj studantoj de esperanto, tio ĉi tre regule en la esperanto-centro Kvinpetalo en Bouresse (Francio) ekde 1994. Favore al Svisa Esperanto-Societo, kiun li prezidis (1987-1993) kaj kies honora membro li fariĝis en 2003, ekde 1997 li plenumas la funkcion de redaktoro de ĝia revuo Svisa Esperanto-Societo informas.

La Familio Gacond en 1941:
De maldekstro:
Antaŭe: Claude kaj Jacques.
Centre: la geavoj Henri kaj Marie Gacond.
Malantaŭe: François, la gepatroj Gabrielle kaj Robert Gacond.

Esperantuje pluraj organizaĵoj honorigis Claude Gacond pro la graveco de liaj aktivecoj pedagogia kaj arĥivista. Tiel en 1999 ILEI elektis lin honora membro pro lia helpado al profesoro István Szerdahelyi, kiun li gastigis en La Chaux-de-Fonds ĉiusomere ekde 1969, por ke li povu dokumentiĝi pri planlingvistiko ĉe CDELI favore al sia instruado de esperanto kaj interlingvistiko en la Universitato Eötvös Loránd en Budapest kaj por ke li povu gvidi kursojn kadre de KCE.


Ofte io kudrindas, kiam oni havas kvar filojn.
Kun lia apogo kaj tiu de la tradukisto kaj pedagogo Stefan MacGill, Claude Gacond restrukturigis la esperanto-ekzamenojn de UEA kaj ILEI. La nova ekzamena formulo estis sukcese eksperimentita kadre de internaciaj sesioj okazintaj en KCE en La Chaux-de-Fonds. Tial Claude Gacond estis ankaŭ honorigita de Internacia Esperanto-Instituto en Hago en 2000 kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies dumviva membro li estis. Ekde sia esperantiĝo Claude Gacond ankaŭ estas ano de Sennacieca Asocio-Tutmonda (SAT), kaj pere de sia aktiveco en CDELI li estas en kontakto kun multaj verkistoj kaj esplorantoj pri planlingvistiko.

Familia ekskurso al la glaĉero de Rosenlaui en Oberlando. Robert, Gabrielle, Denis, Claude, François, Jacques-André.

Politike Claude GACOND aktivas kadre de la social-demokrata partio. Dum 16 jaroj li estis elektita kiel ano de la decida konsilantaro en la komunumo La Sagne (Conseil général), kiun li havis la honoron prezidi en 1960, kiam lia edzino ankaŭ elektiĝis kiel ano de tiu konsilantaro sekve al la pozitiva voĉdono de la civitanoj de la kantono Neuchâtel en 1959 favore al la civitana egaleco de la virinoj. Kaj dum 4 jaroj Claude Gacond ankaŭ estis deputito en la Parlamento de la Ŝtato Neuchâtel (Grand Conseil), kie li aktivis favore al la eksterlandanoj dezirantaj svisiĝi celante la simpligon de la svisiĝa proceduro.


La pedagogo Paulus Geheeb.

Kulture Claude GACOND aktivas en pluraj societoj: Société neuchâteloise de géographie, (Neŭŝatela Geografia Asocio), kies komitatano li estis dum pluraj jaroj, Société neuchâteloise des sciences naturelles (Neŭŝatela Naturscienca Asocio), Sociétés neuchâteloises d'histoire et d'archéologie (Neŭŝatelaj Historia kaj Arkeologia Asocioj) kaj Club 44 en La Chaux-de-Fonds. Liaj kontaktoj en tiuj medioj estis certe favoraj al la disvolviĝo de KCE kaj CDELI.

Claude kaj Andrée Gacond ŝatas migradi piede kaj skie en la montaroj ĵurasaj kaj alpaj. Per sia kampinga buseto ili veturadas en Francio admire al ties kamparoj. Ili estas promenantoj botanike interesataj, admirantoj kaj defedantoj de la naturo, vizitantoj de preĝejoj kaj urbetoj romanikaj, gotikaj, barokaj kaj modernaj, amatoroj pri pentrado kaj muziko, legantoj de beletraĵoj franc- kaj esperant-lingvaj.   •   •   •

Claude centre promenanta kun gimnaziaj gekamaradoj.
Gimnazie.
 
 
Dum gimnazia skirestado en Grindelwald.
En la valeza vilaĝo Erschmatt, konstruo de fromaĝejo far Internacia Civila Servo, kie Claude Gacond festis sian 20-a naskiĝ-jaron.
La geedzoj ĉirkaŭataj de siaj gefratoj. De maldekstre: François Gacond, Cosette Giroud, Claude kaj Andrée Gacond-Giroud, Denis Gacond, Muriel kaj Jacques-André Gacond-Tzaut.
17-an de majo 1958: Andrée kaj Claude Gacond-Giroud ĉirkaŭataj de siaj gelernantoj je la preĝeja elirejo post la geedziĝa ceremonio.
Claude Gacond au CDELI Claude Gacond en CDELI
Familio Giroud:
Antaŭe: Andrée Gacond-Giroud inter siaj nevinoj Irène kaj Sylvie Cop, ŝia patro André Giroud kaj ŝia bofrato Raoul Cop-Giroud.
Malantaŭe: ŝia patrino Berthe Giroud kaj Claude.
La nevidebla fotanto estas ŝia fratino Cosette Cop-Giroud.
Claude Gacond prelegas en Lausanne, la 7-an de oktobro 2002

Klaku ĉi tien por elŝuti la printeblan version de tiu ĉi paĝo.