www.Esperanto-Gacond.ch

www.esperanto-gacond.ch
Esperanto Kunvenoj SES-tagoj / SES 100jara (2) Vevey

 

Festado de la centjara jubileo de la fondo de SES
Dua rendevuo en Vevey:
Historio de esperanto en Svislando dum la cent pasintaj jaroj
Sabaton 7-an de februaro 2004
Hôtel des Familles, Rue des Communaux 20 (apud la stacidomo), Vevey, Svislando

Post la entuziasmiga festotago de la 27-a de septembro 2003 en Lausanne-Ouchy kaj Rolle, alvenis tutcerte la momento konatiĝi kun la historio mem de Svisa Esperanto-Societo. Kio reale okazis dum ties centjara vivo? Tion ĉi ni havos la privilegion malkovri dank'al la konoj kaj al la prelega talento de nia historiisto Andy Künzli. Kiel ĉiu scias, jam de pluraj jaroj li nelacigeble vizitadas la arĥivejon CDELI kaj aliajn dokumentejojn por malkovri, kiel reale disvolviĝis esperanto en nia svisa federacio, kiuj estis la ĉef-aktoroj de la esperanto-movado, kiajn sukcesojn kaj krizojn travivis SES dum jarcento karakterizata de eventoj ne tre favoraj al la zamenhofa idealo.

Kial renkontiĝi en Vevey por la proponita studo? Ĉar dank'al la iniciato de Charlotte Blanc kaj Yvette Goy en la ekspoziciejo de la butiko "Magasin du Monde" inaŭguriĝos la vendredon 6-an de februaro ekspozicio pri la temo L'espéranto, une langue bien vivante. Nia kolektiva vizito de la ekspozicio alportos pruvon pri niaj ekzisto kaj dinamismo al la magazenestroj, al la gazetaro kaj al la aŭtoritatoj.

Programo

Ekde la 10h00: Ricevo de la alvenantoj kaj kafumo ĉe Hôtel des Familles.

11h00: Malfermo de la rendevuo fare de Bruno Graf, prezidanto de SES.

11h15-12h15: Intimiĝo pri la historio de SES kun Andy Künzli kaj Claude Gacond.

12h30-13h30: Komuna tagmanĝo. Elekto inter 2 Menuoj: Menuo A (frankoj 21.-): Vaŭda menuo kun viando. Menuo B (frankoj 25.-): Vaŭda menuo vegetarana.

14h00-15h00: Intimiĝo pri la historio de SES kun Andy Künzli kaj Claude Gacond.

15h30: Sub la gvido de Charlotte Blanc iro al la butiko "Magasin du Monde" por invadi la ekspozicion L'espéranto, une langue bien vivante kaj ĝui pri agrabla sensoifiga kaj biskvituma konkludo.

16h30: Fermo de la dua jubilea rendevuo en la ekspoziciejo.

Partoprenkotizo:
Por la kovro de la kostoj estos surloke petata kotizo de po frankoj 15.- por persono. JES-anoj senpage.


Printebla versio de la aliĝilo ("Alighilo-Vevey-100jaroj-de-SES-2a-festado.rtf" taŭga por Word / PC kaj Mac) estas je via dispono: ĉi tie. (Post via klako al la ligo aperos demando: "ĉu registri la dokumenton?" - respondu: "Registri".)

La Aliĝiloj estas sendotaj kiel eble plej rapide al Claude Gacond, Chevreuils 14, 2300 La Chaux-de-Fonds.

Por aliĝi rete, plenigu kaj sendu la ĉi suban aliĝilon:

Aliĝilo
(*=devigaj rubrikoj por funkciigi la send-programon.
Se vi ne havas retadreson, lasu la skribitan: "ne@havas.net")

				
Mi aliĝas al la 2a jubilea rendevuo de SES en Vevey:
Menuo*:   A (kun viando)       B (vegetarana)
Nomo familia*: *
Nomo individua*: *
Adreso (strato kaj numero)*: *
Poŝta kodo*: *
Loko*: *
Telefono*: *
retadreso (email)*: *
Rimarkoj, demandoj:

Bonvolu sendi po unu aliĝilon persone, klakante al la butono "Sendi": 

  

www.esperanto-gacond.ch Humanisme mondialiste SES 100-jara 1a rendevuo Lausanne-Rolle


Klaku al la bildo: ↓

por tuja, rekta kontakto
kun la prizorganto de la retejo.