www.Esperanto-Gacond.ch

www.esperanto-gacond.ch
Esperanto Fotalbumo SES-programoj (Rolle)

 

100 jaroj de Svisa Esperanto-Societo
27-a de septembro 2003, Lausanne - Rolle, Svislando
Claude Piron

Claude Piron

Claude Piron,
pri Rolo (france "Rolle"), svisa urbo, kie SES estis fondita en 1903

Mia rolo en Rolo (france "Rolle"), alivorte mia rola rolo, estas roli parole. Mi promesis al Claude (ne al mi, al la alia Claude), ke mi parole rolos en Rolo, sed kiom ajn mi traserchis mian cerbon, neniu ideo tie troveblis. Ghi estis malplena, vakua.

Tiam mi pensis: "Nu, mi petos helpon de mia edzino." Sed ankau shi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli, mi devas paroli tute sola (tute malgee, se vi preferas).

Turmentate de la ideo, ke mi devos publike paroli, kaj havas nenion por diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claude en similaj cirkonstancoj: mi preghe turnis min al Zaza:
"SOS !" mi kriis.
"SES !" li respondis.
Kaj li aldonis: "Kial vi simple ne gvidus vian publikon al tiu unua tago de la vivo de SES?" Tiam li afable montris al mi, kiel disvolvighis la fondo de la societo, montrante je chiu etapo, kiel la fondintoj rolis.

Por la ekstera mondo, ili estis stranga bando. Vidu, kiel tamen bele kaj bone ili bande rolis.

Char estis tre bela vetero, ili decidis lui barkon por kune navigi kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES farighis barka Rolo.

Sed kompreneble necesis reveni sur la firman teron kaj aliri seriozajn aferojn. Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj, la kotizoj ktp. Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la kontoj. Tiel la lulejo de SES ighis kont-Rolo.

Chiuj jam tuj akceptis havigi al la jhus naskita societo la fiksitan kotizon. Sed kien meti la monon? En kason, kompreneble! Tiel komencighis la gravega kas-rolo de la respondeculo pri financoj, kun celo klare difinita: kiel plej honeste kaj efike kase roli.

Kontentaj pri la bona laboro, kiun ili plenumis fondante la societon, ili iris kune manghi - tio estas preskau deviga, kiam oni vizitas Rolon - frititajn fileojn de lagaj perkoj, similajn al tiuj, kiujn vi jhus manghis. Kaj char la fileojn oni fritis en pato, kaj ili estis bonegaj, niaj fondintaj patroj entuziasmighis pri la pat-rolo de Rolo.

Kaj jen unu el ili ekhavis ideon. Chiuj ja estis fervoraj esperantistoj, ili tutkore deziris, ke Esperanto disvastighu, kaj ili pensis, ke por tio nepre necesas instrui la lingvon en la lernejoj. La plej bona taktiko, ili pensis, estas sendi al la autoritatoj peticion tiucelan. La vorto "peticio" ne ekzistis en la lingvo de 1903. Oni diris petskribo, char temas pri skribo por peti. Tiel, la 27-an de septembro 1903, la naskighejo de SES rivelighis pet-Rolo.

Ilin tre impresis tiu rivelo, sed, saghe, ili decidis esti plej diskretaj pri la afero. Pri tiu pet-rolo de Rolo ili promesis silenti. Tial vi hodiau povas trankvile pashi sur la Rolaj trotuaroj. Ech ne unu usonan soldaton vi renkontos.

... roli ... roli ... roli ...... centjarighi ...

Etaj fotoj (1): Lausanne, surshipe www.esperanto-gacond.ch Humanisme mondialiste Etaj fotoj (2): en Rolle



Klaku al la bildo: ↓

por tuja, rekta kontakto
kun la prizorganto de la retejo.